Saltu al enhavo

Enrique Balech

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enrique Balech
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1912 (1912-08-17)
en Telén
Morto 27-an de aŭgusto 2007 (2007-08-27) (95-jaraĝa)
en Necochea
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Argentino Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Instituto Superior del Profesorado "Dr. Joaquín V. González" (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
biologo
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Enrique BALECH [enRIke baLEĈ] (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1912 en Telén (provinco de La Pampa, Argentino), mortis la 26-an de aŭgusto 2007 en Necochea) estis argentina natursciencisto, monde konata fakulo pri marbiologio, planktono kaj algoj.

Balech profesoriĝis pri natursciencoj en la Nacia Instituto por profesorigo de Buenos Aires. Li instruis en gimnazioj kaj en 1961 li estis kontraktata kiel profesoro ĉe la Universitato de La Plata. Kune kun aliaj kolegoj, li sukcesis krei fakultaton de "Biologio", separata de "Natursciencoj", tiel en La Plata, kiel en Bonaero-Nacia Universitato.

Kiel ĉefa sciencisto, li sukcesis partopreni multajn internaciajn kongresojn pri sia fako, kiel estro de la laboratorio de Protistologio de la Argentina Muzeo de Natursciencoj, estro de la Sekcio Hidrobiologio kaj estro de la Hidrobiologia Stacio de Quequén (poste honora estro de ĉi lasta). Multe verkis li pri sia fako en hispana, angla kaj esperanto.

Li gvidis kursojn naciajn kaj internaciajn en Argentino, Ĉilio, Ekvadoro kaj dum SUK en Liège (Belgio). Li ankaŭ instruis en Usono (Kalifornio kaj Teksaso) kaj faris specialajn studojn en Francio kaj Usono. Memorinda de li estis Kongreso de Biologio en Kanado, kie en granda polemiko, li venkis iun faman japanan sciencistoj, kiu meze de la Kongreso volis fari "Harakiri"...

Balech estis koresponda membro de Nacia Akademio de Ekzaktaj, Fizikaj kaj Natursciencoj de Buenos Aires. Li emeritiĝis en 1981

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Kiel Esperantisto, Balech kune kun Manuel Férnandez Menéndez el Urugvajo verkis la unuan postmilitan vortaron Esperanto-hispanan (1951), krome Esperanto-terminarojn pri sia fako kaj multajn (ankaŭ fakajn) artikolojn en ĵurnaloj. En Necochea li instruis ĉiujare kursojn de Esperanto kaj fondis "Verda Stelo-Asocion", kun propra bulteneto.

En 2004 Argentina Esperanto-Ligo nomumis lin honora membro. Li estis ankaŭ "honora civitano" de la urbo Necochea, kie li loĝis dum kvardeko da jaroj. La urbo honore al li nomis placon PLAZO ENRIQUE BALECH, kun monumenteto je sia memoro.

Balech en 1983 apartenis al la fondintoj de AIS San-Marino.

Verkoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Pri Diccionario Esperanto-Español

Citaĵo
 Mankas de longe al la hispanparolantaj popoloj taŭgaj kaj fidindaj vortaroj ĝisdataj, kiaj estis siatempe tiuj de V. Inglada Ors kaj A. López Villanueva, kiuj jam de longe elĉerpiĝis. Cetere, ili aperis antaŭ preskaŭ duonjarcento, kaj en lingvo ankoraŭ ne sepdekjara, multaj eventoj okazis dume, inter ili ĉefe la gravega leksikona laboro de la Akademio de Esperanto. En Hispanio ne mankis posteuloj de tiom gravaj pioniroj, kaj glosaroj, kiaj tiaj

de Blemon, Valls, Angluda, Caplliure ktp.; ili estas multrilate laŭdindaj, plenmeritaj, kaj serioze kontribuis al antaŭeniĝo de la movado en nia lando. Sed, ververe, la truon de bona kaj fidinda hispana-esperanta vortaro ankoraŭ neniu sukcesis kontentige ŝtopi. Malhavo de la mala vortaro, t. e. esperanta-hispana, eĉ se oni ĝin tre sentas, ne estas tiom tira; ĉar, nu ja, por kompreno de Esperanto, la Plena Vortaro de SAT multe helpas. Tial, estas varme salutinda ĉiu nova serioza alporto al nia leksikologia tereno. Kaj tia — serioza kaj de nun ĉiel atentota — estas la laboro de samideanoj Balech kaj Fernández Menéndez.Temas pri; esperanta-hispana vortaro (pli ĝuste, glosaro), kiu enhavas pli da glosoj, precipe teĥnikaj kaj fakaj, ol iu ajn antaŭe presita simila verko, ĉefe laŭ la modelo de la Plena Vortaro de SAT, kiun la aŭtoroj sekvas eĉ je ties, kvankam okazaj tamen evidentaj eraroj. Plie, ne mankas en la libro eĉ ĵusbakitaj neologismoj, kiujn ankoraŭ ne registris P. V. Tiel do la verko estas rezulto de ama varto de niaj du konataj pioniroj, kaj ĝi havas multon notendan kaj valorajn kontribuojn. Ĉiu serioza studanto de nia lingvo devas nur ĝoji pro ĝia apero. Sed lingvo estas, antaŭ ĉio kaj ĉefe, tradicio. Kaj ĉi tiun principon la aŭtoroj ne observis konsekvence. Kompleteco ne estas manko en vortaro, des pli en nia tutmonda, ĝis nun ĉefe skriba Esperanto, kondiĉe ke ĝi unue registru ĉiujn fundamentajn kaj oficialajn vortojn, ee se iuj el tiuj vortoj aŭ vortformoj arĥaikiĝis. Zamenhof ŝatis neologismojn, sed laŭ vojo de paraleligo. Tial, kiam ekzemple mankas en la recenzata verko, la oficiala kaj zamenhofa akvaforto, la novismo akvoforto. kiun misenmetas la aŭtoroj, estas nenioi pravigebla; kiam mankas la ankaŭ oficiala proletario, la neologa proleto, eĉ se pli vaste nun uzata, akuzas nekonsekvencon; kiam tute forestas la same oficiala (6a. aldono) vinkto (hispane remache, laña), oni nur povas ja forte riproĉi; ktp. Unue, nepre estu ĉiuj oficialaj vortoj; nur tiam povas ĉiel paradi plej ĵusaj leksikoperoj, eĉ se poste, kiel decas, la lingvo filtros ilin laĝforme kaj laŭsence. Alia punkto diskutinda estas la listigo de kunmetaĵoj, inter kaj kvazaŭ radikvortoj, kiaj: aldoni, altreliefo, elveni, amindumi, bontrovi, ĵetkubo, ktp., kio estas elpaŝo por rigidigi nian lingvon. Tiaj kunmetoj estas ja ĉiel klarigendaj, ĉar multokaze ili rolas kvazaŭ novaj «radikoj», sed sialoke kaj ne dise kaj ĥaose. Pri alia afero mi ne estas sufiĉe kontenta: pri la hispanaj egalaĵoj de la esperantaj vortoj. Aboco' estas abecedario kaj ne (>alfabeto); bakalaŭro estas bachiller kaj ne licenciado (>licenciato); boardi estas navegar en bolina kaj ne bordear (> navigi laŭborde); ferio estas vacación kaj ne feriado ( o festa) nek descanso (> ripozo ); genisto estas retama kaj ne aulaga (> legumenaca planto); hubo ne estas huebra: ĝi ne havas hispanan vortegalon kaj postulas gloson; kliko estas ankaŭ pandilla; lektoro estas lector (universitario) de lenguas kaj ne profesor universitario (> universitata profesoro); magistro ne havas vortegalon kaj tiel ĝi bezonas gloson, ĉar la apudigas licenciado, kiel dirite, estos licenciato; ktp. Preseraroj abundas kaj ili troviĝas ekde la kovrilo, kie la konjunkcio inter la du aŭtornomoj devas esti y anstataŭ e (portugala!). La formo internacia estas 'jezuito; jesuito (kvankam Jezuo/Jesuo) ne estas pli bona, kaj enkondukas nur konfuzon. La hispana ortografio, koncerne supervokalajn akcentostreketojn, multe lamas. Nur je dua aŭ tria eldono vortaro aŭtoritatas kaj vere bonas. Tial estus dezirinda baldaŭa dua eldono de ĉi tiu, malgraŭe, rekomendinda verko; ja la Antaŭparolo lojale agnoskas tiun staton kaj samideane alvokas kompletigan kaj eĉ plibonigan helpon pro tio, ke, multrilate, la verko estas pionira. Tiam la reeldonontoj devus Serĉi kunlaboron de hispana spertulo, kiu aldonos pli komunajn glosojn kaj lecionojn de la klasika hispana lingvo de Eŭropo. Ameriko, kompreneble — tiel en sia latina duono, kiel en sia anglaĝermana cetero— multloke por laŭforme identa vorto, uzata en Eŭropo, havas tute alian signifon; sed estas ja ĉefe en la nuancoj, kie oni devas zorge atenti, rimarki, konstati la diverĝojn kaj agi laŭe. Kaj tiel, post kunjungo de hispano al la laboro, la verko nedubeble fariĝos pli eminenta, kaj estos elstara ekzemplo de la inter- aŭ supernacia kunlaboro, kiun Esperanto reprezentas.

Fine neniel forgesitas S-ro I. Gomes Braga, al kies helpemo kaj mentoreco, per la Federação E. Brasileira, ni dankas la eldonon. 
— J. RÉGULO PÉREZ. Boletín n035 (nov 1951)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Partoj de la informoj en tiu ĉi artikolo estas el la Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.